Operaco Kutuzov

Sovetaj soldatoj sekvas tankojn T-34 ĉe Briansk.

La Operaco Kutuzov estis militoperaco plenumita de la Ruĝa Armeo kontraŭ la germana Wehrmacht dum la Dua Mondmilito. Ĝi okazis en la ĉirkaŭoj de Orjolo.

Ĝi estis tiel nomumita honore de la generalo Miĥail Kutuzov, kiu elstaris dum la rusa reago fronte al la Franca invado al Rusio de 1812. Fakte la operaco estis plenumita samtempe kun la germana Operaco Citadelo, centrita en Kursk, ĉar unu el ties celoj estis devojigi germanajn rimedojn for de tiu fronto. La sovetaj fortoj estis multe pli superaj, kaj same la perdoj.

Kiel rezulto, post tiu batalo, la germanoj jam apenaŭ ofensivis kaj luktis defende. La Ruĝa Armeo finfine sukcesis nuligi la eksklavon de Orel aŭ Orjolo. La sukceso de tiu operaco ebligis la procezon por la liberigo de Smolensko, kaj kontribuis al la finigo de la Orienta Fronto en 1944.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search